-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Isaías 37:3|
Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
-
4
|Isaías 37:4|
Eble auxdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.
-
5
|Isaías 37:5|
Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja.
-
6
|Isaías 37:6|
Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.
-
7
|Isaías 37:7|
Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
-
8
|Isaías 37:8|
Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.
-
9
|Isaías 37:9|
Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Kiam li tion auxdis, li sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:
-
10
|Isaías 37:10|
Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
-
11
|Isaías 37:11|
Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj landoj, ruiniginte ilin; cxu vi do savigxos?
-
12
|Isaías 37:12|
CXu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj HXaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jeremías 4-6