-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
33
|Isaías 37:33|
Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio:Li ne eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi remparon.
-
34
|Isaías 37:34|
Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
-
35
|Isaías 37:35|
Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
-
36
|Isaías 37:36|
Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.
-
37
|Isaías 37:37|
Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.
-
38
|Isaías 37:38|
Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.
-
1
|Isaías 38:1|
En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.
-
2
|Isaías 38:2|
Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo,
-
3
|Isaías 38:3|
kaj diris:Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.
-
4
|Isaías 38:4|
Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jeremías 4-6