-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Isaías 39:3|
Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo HXizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj HXizkija diris:El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.
-
4
|Isaías 39:4|
Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj HXizkija respondis:CXion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
-
5
|Isaías 39:5|
Tiam Jesaja diris al HXizkija:Auxskultu la diron de la Eternulo Cebaot:
-
6
|Isaías 39:6|
Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
-
7
|Isaías 39:7|
Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.
-
8
|Isaías 39:8|
Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
-
1
|Isaías 40:1|
Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio.
-
2
|Isaías 40:2|
Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.
-
3
|Isaías 40:3|
Sonas vocxo de krianto:Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.
-
4
|Isaías 40:4|
CXiu valo levigxu, kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxu, kaj la malebenajxo farigxu ebenajxo, kaj la montaro farigxu valo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5