-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Isaías 40:15|
Jen la popoloj estas kiel guto el sitelo kaj kalkulataj kiel polvero sur pesiltaso; jen Li dissxutas la insulojn, kiel polveretojn.
-
16
|Isaías 40:16|
Lebanon ne suficxus por fajro, kaj gxia bestaro ne suficxus por bruloferoj.
-
17
|Isaías 40:17|
CXiuj nacioj estas antaux Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvalorajxo.
-
18
|Isaías 40:18|
Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similajxon vi kontrauxstarigos al Li?
-
19
|Isaías 40:19|
CXu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun orajxisto kovras per oro kaj ornamas per argxentaj cxenoj?
-
20
|Isaías 40:20|
Kiu estas tro malricxa por la oferdono, tiu elektas lignon ne putrantan, sercxas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan.
-
21
|Isaías 40:21|
CXu vi ne scias? cxu vi ne auxdis? cxu ne estis dirite al vi antauxlonge? cxu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero?
-
22
|Isaías 40:22|
Li sidas super la rondo de la tero, kaj gxiaj logxantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la cxielon kiel maldikan teksajxon kaj distiras gxin kiel tendon por logxado;
-
23
|Isaías 40:23|
Li faras la princojn neniajxo, la jugxistojn de la tero Li faras neekzistajxo,
-
24
|Isaías 40:24|
kvazaux ili ne estus plantitaj, kvazaux ili ne estus semitaj, kvazaux ilia trunko ne havus radikon en la tero:apenaux Li blovetis sur ilin, ili velkis, kaj la ventego forportas ilin kiel pajlerojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5