-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Isaías 38:15|
Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos cxiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.
-
16
|Isaías 38:16|
Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en cxio cxi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.
-
17
|Isaías 38:17|
Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn.
-
18
|Isaías 38:18|
CXar ne SXeol Vin gloros, ne la morto Vin lauxdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.
-
19
|Isaías 38:19|
La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaux; Patro al la filoj konigos Vian verecon.
-
20
|Isaías 38:20|
La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.
-
21
|Isaías 38:21|
Kaj Jesaja diris:Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la sxvelajxon, kaj li estos sanigita.
-
22
|Isaías 38:22|
Kaj HXizkija diris:Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?
-
1
|Isaías 39:1|
En tiu tempo Merodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de Babel, sendis leteron kaj donacojn al HXizkija; cxar li auxdis, ke li estis malsana kaj resanigxis.
-
2
|Isaías 39:2|
Kaj HXizkija gxojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj cxion, kio trovigxis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion HXizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5