-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|Isaías 40:25|
Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo.
-
26
|Isaías 40:26|
Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn tacxmentojn laux kalkulo, kiu ilin cxiujn vokas laux la nomo; antaux la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kasxigxos.
-
27
|Isaías 40:27|
Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael:Mia vojo estas kasxita antaux la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion?
-
28
|Isaías 40:28|
CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla.
-
29
|Isaías 40:29|
Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.
-
30
|Isaías 40:30|
Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas;
-
31
|Isaías 40:31|
sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.
-
1
|Isaías 41:1|
Silentu antaux Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortigxu; ili alproksimigxu kaj parolu; ni kune iru al jugxo.
-
2
|Isaías 41:2|
Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis regxojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.
-
3
|Isaías 41:3|
Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5