-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Isaías 49:9|
por diri al la malliberigitoj:Eliru! al la trovigxantoj en mallumo:Montrigxu! CXe la vojoj ili pasxtigxos, kaj sur cxiuj nudaj montetoj estos ilia pasxtejo.
-
10
|Isaías 49:10|
Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; cxar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.
-
11
|Isaías 49:11|
Kaj Mi faros cxiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos ebene altigitaj.
-
12
|Isaías 49:12|
Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.
-
13
|Isaías 49:13|
GXojkriu, ho cxielo, kaj gxoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; cxar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.
-
14
|Isaías 49:14|
Sed Cion diris:La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis.
-
15
|Isaías 49:15|
CXu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? ecx se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.
-
16
|Isaías 49:16|
Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas cxiam antaux Mi.
-
17
|Isaías 49:17|
Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi.
-
18
|Isaías 49:18|
Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj kolektigxis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi cxiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi cxirkauxligos vin per ili kiel fiancxino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3