-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Isaías 50:3|
Mi vestas la cxielon per mallumo, kaj sakajxon Mi faras gxia kovrilo.
-
4
|Isaías 50:4|
La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, cxiumatene vekas mian orelon, por ke mi auxskultu kiel instruatoj.
-
5
|Isaías 50:5|
La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontrauxstaris, mi ne turnis min malantauxen.
-
6
|Isaías 50:6|
Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harsxirantoj; mian vizagxon mi ne kovris kontraux insultoj kaj kracxado.
-
7
|Isaías 50:7|
Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata.
-
8
|Isaías 50:8|
Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi.
-
9
|Isaías 50:9|
Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili cxiuj elfrotigxos kiel vesto, tineoj ilin tramangxos.
-
10
|Isaías 50:10|
Kiu inter vi timas la Eternulon, auxskultas la vocxon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.
-
11
|Isaías 50:11|
Jen vi cxiuj, kiuj ekbruligas fajron, cxirkauxas sin per flamoj, iru en la lumon de via fajro, kaj en la flamojn, kiujn vi ekbruligis. Per Mia mano tio farigxos al vi; en doloro vi kusxos.
-
1
|Isaías 51:1|
Auxskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj sercxas la Eternulon:rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3