-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Isaías 48:21|
Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.
-
22
|Isaías 48:22|
Sed por la malpiuloj, diras la Eternulo, ne ekzistas paco.
-
1
|Isaías 49:1|
Auxskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj:la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.
-
2
|Isaías 49:2|
Kaj Li faris mian busxon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kasxis min en Sia sagujo.
-
3
|Isaías 49:3|
Kaj Li diris al mi:Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi glorigxos.
-
4
|Isaías 49:4|
Mi opiniis, ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton; sed vere mia rajto estas cxe la Eternulo, kaj mia rekompenco cxe mia Dio.
-
5
|Isaías 49:5|
Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektigxu cxe Li (cxar mi estas honorata antaux la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) -
-
6
|Isaías 49:6|
Li diris:Ne suficxas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendigxu gxis la fino de la tero.
-
7
|Isaías 49:7|
Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj:Regxoj ekvidos kaj levigxos; princoj, kaj ili adorklinigxos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.
-
8
|Isaías 49:8|
Tiele diras la Eternulo:En la tempo de favoro Mi auxskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedajxojn,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3