-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Isaías 47:6|
Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;
-
7
|Isaías 47:7|
vi diris:Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj.
-
8
|Isaías 47:8|
Auxskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras en sia koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne farigxos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj.
-
9
|Isaías 47:9|
Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraux viaj multaj sorcxoj, malgraux la granda forto de viaj magiajxoj.
-
10
|Isaías 47:10|
Vi sentis vin sendangxera en via malboneco; vi diris:Neniu min vidas; via sagxeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro:Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi.
-
11
|Isaías 47:11|
Tial venos sur vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin malfelicxo, el kiu vi ne povos vin elacxeti, kaj surprizos vin pereo, kiun vi ne antauxvidis.
-
12
|Isaías 47:12|
Restu do cxe viaj magiajxoj, kaj cxe viaj multaj sorcxoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortigxos.
-
13
|Isaías 47:13|
Vi lacigxis de la multo de viaj konsiligxoj; nun ili starigxu, la mezurantoj de la cxielo, la esplorantoj de la steloj, la antauxdiristoj laux la luno, kaj ili savu vin kontraux tio, kio trafos vin.
-
14
|Isaías 47:14|
Jen, ili farigxos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, cxe kiu sin varmigi, nek fajro, antaux kiu sidi.
-
15
|Isaías 47:15|
Tiaj farigxis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; cxiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3