-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
24
|Isaías 45:24|
Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos cxiuj, kiuj koleris kontraux Li.
-
25
|Isaías 45:25|
Per la Eternulo pravigxos kaj glorigxos la tuta idaro de Izrael.
-
1
|Isaías 46:1|
Klinigxis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, farigxis sxargxo por lacaj bestoj.
-
2
|Isaías 46:2|
Ili klinigxis kaj falis kune, ne povis savi sian sxargxon, kaj mem iris en malliberecon.
-
3
|Isaías 46:3|
Auxskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restajxo de la domo de Izrael, kiuj estas sxargxitaj sur Mi de post via naskigxo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro.
-
4
|Isaías 46:4|
Ankaux gxis via maljuneco Mi estos la sama, kaj gxis via grizigxo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi sxargxos sur Min kaj Mi savos.
-
5
|Isaías 46:5|
Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj?
-
6
|Isaías 46:6|
Tiuj, kiuj sxutas oron el la saketo kaj pesas argxenton sur pesilo, dungas orajxiston, ke li faru el tio dion, antaux kiu ili klinigxas kaj jxetas sin teren,
-
7
|Isaías 46:7|
levas lin sur la sxultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne movigxas de sia loko; ecx se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfelicxo.
-
8
|Isaías 46:8|
Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Isaías 27-29