-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Isaías 46:9|
Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi.
-
10
|Isaías 46:10|
Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.
-
11
|Isaías 46:11|
Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.
-
12
|Isaías 46:12|
Auxskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero:
-
13
|Isaías 46:13|
Mi alproksimigis Mian veron, por ke gxi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastigxos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.
-
1
|Isaías 47:1|
Iru malsupren kaj sidigxu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidigxu sur la tero, sentronigita filino de la HXaldeoj; cxar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.
-
2
|Isaías 47:2|
Prenu manan muelilon kaj muelu farunon; forigu vian vualon, levu vian vestrandon, malkovru vian kruron, transiru riverojn.
-
3
|Isaías 47:3|
Malkovrigxos via nudajxo, kaj montrigxos via honto. Mi faros vengxon, kaj Mi neniun indulgos.
-
4
|Isaías 47:4|
Nia Liberiganto-Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael.
-
5
|Isaías 47:5|
Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la HXaldeoj, cxar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Isaías 24-26