-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Isaías 12:5|
Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.
-
6
|Isaías 12:6|
GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
-
1
|Isaías 13:1|
Profetajxo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.
-
2
|Isaías 13:2|
Sur senarba monto levu standardon, lauxte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.
-
3
|Isaías 13:3|
Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj gxojas pro Mia majesteco.
-
4
|Isaías 13:4|
Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaux de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektigxintaj! la Eternulo Cebaot cxirkauxrigardas la batalontan militistaron.
-
5
|Isaías 13:5|
Ili venis el lando malproksima, de la rando de la cxielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.
-
6
|Isaías 13:6|
GXemu, cxar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo gxi venos de la Plejpotenculo.
-
7
|Isaías 13:7|
Tial cxiuj manoj senfortigxas kaj cxiu homa koro senkuragxigxas.
-
8
|Isaías 13:8|
Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizagxoj flamas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5