-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Isaías 13:9|
Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el gxi gxiajn pekulojn.
-
10
|Isaías 13:10|
La steloj de la cxielo kaj gxiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumigxis levigxante, kaj la luno ne briligos sian lumon.
-
11
|Isaías 13:11|
Mi repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian kulpon; Mi cxesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la arogantecon de la potenculoj Mi malaltigos.
-
12
|Isaías 13:12|
Mi faros, ke viro estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir.
-
13
|Isaías 13:13|
Por tio Mi ektremigos la cxielon, kaj la tero skuigxos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama kolero.
-
14
|Isaías 13:14|
Ili estos kiel gazelo persekutata, kiel sxafo forlasita; cxiu sin turnos al sia popolo, kaj cxiu kuros al sia lando.
-
15
|Isaías 13:15|
CXiu renkontita estos trapikita, kaj cxiu kaptita falos de glavo.
-
16
|Isaías 13:16|
Iliaj infanoj estos frakasitaj antaux iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj.
-
17
|Isaías 13:17|
Mi vekos kontraux ilin la Medojn, kiuj ne sxatas argxenton kaj oron ne avidas,
-
18
|Isaías 13:18|
sed per pafarkoj mortigas junulojn, frukton de ventro ne kompatas; infanojn ne indulgas ilia okulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5