-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Isaías 13:19|
Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belajxo de la HXaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;
-
20
|Isaías 13:20|
neniu iam tie sidos, kaj por eterne gxi restos nelogxata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj pasxtistoj tie ne ripozos.
-
21
|Isaías 13:21|
Ripozos tie sovagxaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie logxos, kaj virkaproj tie saltados.
-
22
|Isaías 13:22|
Kaj sxakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaux venos gxia tempo, kaj gxiaj tagoj ne dauxros.
-
1
|Isaías 14:1|
CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob.
-
2
|Isaías 14:2|
Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.
-
3
|Isaías 14:3|
Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,
-
4
|Isaías 14:4|
vi eldiros cxi tiun mokokanton pri la regxo de Babel, kaj diros:Kiel kvietigxis la premanto, cxesigxis la tributo!
-
5
|Isaías 14:5|
La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,
-
6
|Isaías 14:6|
kiu kolere batadis popolojn per batoj sencxesaj, kolere regadis popolojn, sencxese persekutante.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Isaías 20-23