-
Leer por capítulos:
106-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 106:1|
Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.
-
2
|Salmos 106:2|
Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron?
-
3
|Salmos 106:3|
Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo.
-
4
|Salmos 106:4|
Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,
-
5
|Salmos 106:5|
Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.
-
6
|Salmos 106:6|
Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.
-
7
|Salmos 106:7|
Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro.
-
8
|Salmos 106:8|
Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.
-
9
|Salmos 106:9|
Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
-
10
|Salmos 106:10|
Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16