-
Leer por capítulos:
69-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 69:1|
Al la hxorestro. Por sxosxanoj. De David. Savu min, ho Dio; CXar la akvoj venis gxis mia animo.
-
2
|Salmos 69:2|
Mi profundigxis en profundan marcxon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
-
3
|Salmos 69:3|
Mi senfortigxis de mia kriado, sekigxis mia gorgxo; Lacigxis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
-
4
|Salmos 69:4|
Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkauxzaj malamantoj; Fortigxis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
-
5
|Salmos 69:5|
Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi.
-
6
|Salmos 69:6|
Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontigxu per mi tiuj, kiuj Vin sercxas, ho Dio de Izrael!
-
7
|Salmos 69:7|
CXar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizagxon.
-
8
|Salmos 69:8|
Mi farigxis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.
-
9
|Salmos 69:9|
CXar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
-
10
|Salmos 69:10|
Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4