-
Leer por capítulos:
69-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 69:11|
Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi farigxis moka ekzemplo por ili.
-
12
|Salmos 69:12|
Parolas pri mi la sidantoj cxe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
-
13
|Salmos 69:13|
Kaj mi pregxas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.
-
14
|Salmos 69:14|
Eligu min el la sxlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraux miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
-
15
|Salmos 69:15|
Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian busxon.
-
16
|Salmos 69:16|
Auxskultu min, ho Eternulo, cxar bona estas Via favorkoreco; Laux Via kompatemeco turnu Vin al mi.
-
17
|Salmos 69:17|
Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon, cxar mi suferas; Rapidu, auxskultu min.
-
18
|Salmos 69:18|
Alproksimigxu al mia animo, savu gxin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
-
19
|Salmos 69:19|
Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj.
-
20
|Salmos 69:20|
Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 5-8