-
Leer por capítulos:
62-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 62:1|
Al la hxorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.
-
2
|Salmos 62:2|
Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne tute renversigxos.
-
3
|Salmos 62:3|
GXis kiam vi insidos kontraux viro kaj cxiuj vi penos faligi lin, Kiel klinigxintan muron, kiel barilon kadukan?
-
4
|Salmos 62:4|
Ili meditas nur pri tio, ke ili dejxetu lin de lia altajxo; Placxas al ili malvero; Per la busxo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.
-
5
|Salmos 62:5|
Nur Dion fidu, mia animo; CXar Li estas mia espero.
-
6
|Salmos 62:6|
Nur Li estas mia fortikajxo kaj mia savo, mia rifugxejo; Mi ne renversigxos.
-
7
|Salmos 62:7|
En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia sxirmo estas en Dio.
-
8
|Salmos 62:8|
Fidu Lin en cxiu tempo, ho popolo; Elversxu antaux Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.
-
9
|Salmos 62:9|
Nur vantajxo estas la malaltranguloj, malverajxo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili cxiuj estas malpli ol vantajxo.
-
10
|Salmos 62:10|
Ne fidu perfortajxon, kaj rabitajxon ne fidu vane; Kiam kreskos ricxeco, ne atentu gxin per via koro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19