-
Leer por capítulos:
79-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 79:1|
Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.
-
2
|Salmos 79:2|
La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel mangxon al la birdoj de la cxielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;
-
3
|Salmos 79:3|
Ili versxis ilian sangon kiel akvon, cxirkaux Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.
-
4
|Salmos 79:4|
Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.
-
5
|Salmos 79:5|
GXis kiam, ho Eternulo, Vi koleros sencxese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?
-
6
|Salmos 79:6|
Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;
-
7
|Salmos 79:7|
CXar ili formangxis Jakobon Kaj dezertigis lian logxejon.
-
8
|Salmos 79:8|
Ne memoru niajn antauxajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; CXar ni tre konsumigxis.
-
9
|Salmos 79:9|
Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.
-
10
|Salmos 79:10|
Kial devas diri la popoloj:Kie estas ilia Dio? Farigxu konata inter la popoloj antaux niaj okuloj La vengxo por la versxita sango de Viaj sklavoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4