-
Leer por capítulos:
111-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 111:1|
Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.
-
2
|Salmos 111:2|
Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas.
-
3
|Salmos 111:3|
Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.
-
4
|Salmos 111:4|
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
-
5
|Salmos 111:5|
Li donas mangxon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.
-
6
|Salmos 111:6|
La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.
-
7
|Salmos 111:7|
La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj;
-
8
|Salmos 111:8|
Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.
-
9
|Salmos 111:9|
Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li arangxis por cxiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
-
10
|Salmos 111:10|
Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4