-
Leer por capítulos:
19-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 19:1|
Al la hxorestro. Psalmo de David. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo.
-
2
|Salmos 19:2|
Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon.
-
3
|Salmos 19:3|
Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne auxdas ilian vocxon.
-
4
|Salmos 19:4|
Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj gxis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li arangxis tendon inter ili.
-
5
|Salmos 19:5|
Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, GXojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.
-
6
|Salmos 19:6|
Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, Kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj; Kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego.
-
7
|Salmos 19:7|
La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas sensagxulon.
-
8
|Salmos 19:8|
La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux la okuloj.
-
9
|Salmos 19:9|
La timo antaux la Eternulo estas pura, restas eterne; La jugxoj de la Eternulo estas veraj, kaj cxiuj estas justaj.
-
10
|Salmos 19:10|
Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4