-
Leer por capítulos:
112-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 112:1|
Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
-
2
|Salmos 112:2|
Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.
-
3
|Salmos 112:3|
Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
-
4
|Salmos 112:4|
En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
-
5
|Salmos 112:5|
Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.
-
6
|Salmos 112:6|
CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.
-
7
|Salmos 112:7|
Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon.
-
8
|Salmos 112:8|
Sensxanceligxa estas lia koro; Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
-
9
|Salmos 112:9|
Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro.
-
10
|Salmos 112:10|
La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19