-
Leer por capítulos:
33-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 33:1|
GXoje kantu, ho piuloj, antaux la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado.
-
2
|Salmos 33:2|
Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.
-
3
|Salmos 33:3|
Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.
-
4
|Salmos 33:4|
CXar gxusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj cxiu Lia faro estas fidinda.
-
5
|Salmos 33:5|
Li amas justecon kaj jugxon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
-
6
|Salmos 33:6|
Per la vorto de la Eternulo estigxis la cxielo; Kaj per la spiro de Lia busxo estigxis gxia tuta ekzistantaro.
-
7
|Salmos 33:7|
Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.
-
8
|Salmos 33:8|
Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaux Li cxiuj logxantoj de la mondo.
-
9
|Salmos 33:9|
CXar Li diris, kaj tio farigxis; Li ordonis, kaj tio aperis.
-
10
|Salmos 33:10|
La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16