-
Leer por capítulos:
24-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 24:1|
Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.
-
2
|Salmos 24:2|
CXar Li sur la maroj gxin fondis Kaj sur la akvoj gxin fortikigis.
-
3
|Salmos 24:3|
Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?
-
4
|Salmos 24:4|
Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe.
-
5
|Salmos 24:5|
Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
-
6
|Salmos 24:6|
Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob. Sela.
-
7
|Salmos 24:7|
Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.
-
8
|Salmos 24:8|
Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
-
9
|Salmos 24:9|
Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.
-
10
|Salmos 24:10|
Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4