-
Leer por capítulos:
130-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 130:1|
Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.
-
2
|Salmos 130:2|
Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego.
-
3
|Salmos 130:3|
Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
-
4
|Salmos 130:4|
Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.
-
5
|Salmos 130:5|
Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.
-
6
|Salmos 130:6|
Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.
-
7
|Salmos 130:7|
Izrael fidu la Eternulon; CXar cxe la Eternulo estas favorkoreco Kaj cxe Li estas granda liberigo.
-
8
|Salmos 130:8|
Kaj Li liberigos Izraelon De cxiuj liaj pekoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19