-
Leer por capítulos:
90-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 90:1|
Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio.
-
2
|Salmos 90:2|
Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.
-
3
|Salmos 90:3|
Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras:Revenu, homidoj.
-
4
|Salmos 90:4|
CXar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hierauxa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
-
5
|Salmos 90:5|
Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo:
-
6
|Salmos 90:6|
Matene gxi floras kaj gxermas, Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas.
-
7
|Salmos 90:7|
Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniigxas.
-
8
|Salmos 90:8|
Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, Nian kasxitajxon antaux la lumon de Via vizagxo.
-
9
|Salmos 90:9|
CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
-
10
|Salmos 90:10|
La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40