-
Leer por capítulos:
48-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 48:1|
Kanto-psalmo de la Korahxidoj. Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.
-
2
|Salmos 48:2|
Bela altajxo, gxojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Regxo.
-
3
|Salmos 48:3|
Dio estas konata en gxiaj palacoj, kiel rifugxejo.
-
4
|Salmos 48:4|
Jen kolektigxis la regxoj, Sed cxiuj kune foriris.
-
5
|Salmos 48:5|
Ili vidis kaj ekmiris, Konfuzigxis kaj forkuris.
-
6
|Salmos 48:6|
Teruro ilin atakis, Tremo, kiel cxe akusxantino.
-
7
|Salmos 48:7|
Per orienta vento Vi ruinigis la sxipojn de Tarsxisx.
-
8
|Salmos 48:8|
Kion ni auxdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu gxin por cxiam! Sela.
-
9
|Salmos 48:9|
Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.
-
10
|Salmos 48:10|
Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4