-
Leer por capítulos:
94-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 94:1|
Dio de vengxo, ho Eternulo, Dio de vengxo, aperu!
-
2
|Salmos 94:2|
Levigxu, Jugxanto de la tero; Redonu la meritajxon al la fieruloj.
-
3
|Salmos 94:3|
Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
-
4
|Salmos 94:4|
Ili estas malhumilaj, parolas arogantajxon; Fanfaronas cxiuj malbonaguloj.
-
5
|Salmos 94:5|
Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.
-
6
|Salmos 94:6|
Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili bucxas.
-
7
|Salmos 94:7|
Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.
-
8
|Salmos 94:8|
Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsagxuloj, kiam vi sagxigxos?
-
9
|Salmos 94:9|
CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
-
10
|Salmos 94:10|
CXu ne punas la gxustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16