-
Leer por capítulos:
9-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 9:1|
Al la hxorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn.
-
2
|Salmos 9:2|
Mi gxojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
-
3
|Salmos 9:3|
CXar miaj malamikoj turnigxas malantauxen, Ili falas kaj pereas antaux Vi.
-
4
|Salmos 9:4|
CXar Vi faris por mi jugxon kaj plenumon de legxo; Vi sidigxis sur la trono, Vi justa jugxanto.
-
5
|Salmos 9:5|
Vi indignis kontraux la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por cxiam kaj eterne.
-
6
|Salmos 9:6|
La malamikoj malaperis, ruinigxis por cxiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.
-
7
|Salmos 9:7|
Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por jugxo.
-
8
|Salmos 9:8|
Kaj Li jugxos la mondon kun justeco, Li plenumos legxojn inter la popoloj kun senpartieco.
-
9
|Salmos 9:9|
Kaj la Eternulo estos rifugxo por la premato, Rifugxo en la tempo de mizero.
-
10
|Salmos 9:10|
Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, CXar Vi ne forlasas tiujn, kiuj sercxas Vin, ho Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4