-
Leer por capítulos:
27-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 27:1|
De David. La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
-
2
|Salmos 27:2|
Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, Miaj kontrauxuloj kaj malamikoj, ili surpusxigxos kaj falos.
-
3
|Salmos 27:3|
Se elpasxos kontraux min armeo, Mia koro ne ektimos; Se levigxos kontraux min milito, Ankaux tiam mi havos fidon.
-
4
|Salmos 27:4|
Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la dauxro de mia tuta vivo, Por rigardi la cxarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
-
5
|Salmos 27:5|
CXar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.
-
6
|Salmos 27:6|
Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min cxirkauxas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.
-
7
|Salmos 27:7|
Auxskultu, ho Eternulo, mian vocxon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.
-
8
|Salmos 27:8|
De Vi diris al mi mia koro: Sercxu Mian vizagxon. Vian vizagxon, ho Eternulo, mi sercxas.
-
9
|Salmos 27:9|
Ne kasxu antaux mi Vian vizagxon, Ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpusxu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
-
10
|Salmos 27:10|
CXar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4