-
Leer por capítulos:
72-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 72:1|
Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido.
-
2
|Salmos 72:2|
Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.
-
3
|Salmos 72:3|
La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaux la montetoj, per justeco.
-
4
|Salmos 72:4|
Li jugxu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.
-
5
|Salmos 72:5|
Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.
-
6
|Salmos 72:6|
Li mallevigxu, kiel pluvo sur falcxitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
-
7
|Salmos 72:7|
En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, GXis ne plu ekzistos la luno.
-
8
|Salmos 72:8|
Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero.
-
9
|Salmos 72:9|
Klinigxu antaux li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.
-
10
|Salmos 72:10|
La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40