-
Leer por capítulos:
17-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 17:1|
Pregxo de David. Auxskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia pregxo el ne malsincera busxo.
-
2
|Salmos 17:2|
De Vi venos mia jugxo; Viaj okuloj rigardos la veremecon.
-
3
|Salmos 17:3|
Vi esploras mian koron, ekzamenas gxin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia busxo.
-
4
|Salmos 17:4|
Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via busxo, Mi gardis min de vojoj kontrauxlegxaj.
-
5
|Salmos 17:5|
Miaj pasxoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne sxanceligxas.
-
6
|Salmos 17:6|
Mi vokas al Vi, cxar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj auxdu mian parolon.
-
7
|Salmos 17:7|
Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraux la atakantoj.
-
8
|Salmos 17:8|
Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kasxu min
-
9
|Salmos 17:9|
De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj cxirkauxe insidas kontraux mia animo.
-
10
|Salmos 17:10|
Sian koron ili fermis, Per sia busxo ili parolas fiere.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16