-
Leer por capítulos:
2-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 2:1|
Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanajxon?
-
2
|Salmos 2:2|
Levigxas regxoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiligxas kune, Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante:
-
3
|Salmos 2:3|
Ni dissxiru iliajn ligilojn, Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn!
-
4
|Salmos 2:4|
La logxanta en la cxielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
-
5
|Salmos 2:5|
Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:
-
6
|Salmos 2:6|
Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto.
-
7
|Salmos 2:7|
Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo, Hodiaux Mi vin naskis.
-
8
|Salmos 2:8|
Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.
-
9
|Salmos 2:9|
Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
-
10
|Salmos 2:10|
Kaj nun, ho regxoj, prudentigxu; Instruigxu, jugxistoj de la tero!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19