-
Leer por capítulos:
7-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 7:1|
Senkulpigxo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kusx, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, cxe Vi mi rifugxas; helpu min kontraux cxiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,
-
2
|Salmos 7:2|
Por ke oni ne elsxiru, kiel leono, mian animon, GXin dissxirante, dum neniu savas.
-
3
|Salmos 7:3|
Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris cxi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
-
4
|Salmos 7:4|
Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze:
-
5
|Salmos 7:5|
Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
-
6
|Salmos 7:6|
Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.
-
7
|Salmos 7:7|
Kaj amaso da popoloj Vin cxirkauxos; Kaj super ili reiru supren.
-
8
|Salmos 7:8|
La Eternulo jugxas popolojn. Jugxu min, ho Eternulo, laux mia justeco kaj laux mia pieco.
-
9
|Salmos 7:9|
Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!
-
10
|Salmos 7:10|
Mia sxildo estas cxe Dio, Kiu savas piajn korojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16