-
Leer por capítulos:
78-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 78:1|
Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo.
-
2
|Salmos 78:2|
Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
-
3
|Salmos 78:3|
Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj,
-
4
|Salmos 78:4|
Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
-
5
|Salmos 78:5|
Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj,
-
6
|Salmos 78:6|
Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj.
-
7
|Salmos 78:7|
Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
-
8
|Salmos 78:8|
Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
-
9
|Salmos 78:9|
La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turnigxis malantauxen en tago de batalo;
-
10
|Salmos 78:10|
Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16