-
Leer por capítulos:
78-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 78:11|
Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
-
12
|Salmos 78:12|
Antaux iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
-
13
|Salmos 78:13|
Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron;
-
14
|Salmos 78:14|
Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
-
15
|Salmos 78:15|
Li fendis sxtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaux el granda abismo;
-
16
|Salmos 78:16|
Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
-
17
|Salmos 78:17|
Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
-
18
|Salmos 78:18|
Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico;
-
19
|Salmos 78:19|
Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
-
20
|Salmos 78:20|
Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24