-
Leer por capítulos:
78-
Esperanto
-
-
31
|Salmos 78:31|
La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael gxi faligis.
-
32
|Salmos 78:32|
Malgraux cxio cxi tio ili plue ankoraux pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
-
33
|Salmos 78:33|
Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.
-
34
|Salmos 78:34|
Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion;
-
35
|Salmos 78:35|
Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
-
36
|Salmos 78:36|
Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
-
37
|Salmos 78:37|
CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
-
38
|Salmos 78:38|
Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
-
39
|Salmos 78:39|
Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.
-
40
|Salmos 78:40|
Kiom da fojoj ili cxagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Crónicas 13-16