-
Leer por capítulos:
78-
Esperanto
-
-
51
|Salmos 78:51|
Li mortigis cxiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de HXam.
-
52
|Salmos 78:52|
Kaj Li kondukis kiel sxafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel pasxtataron tra la dezerto;
-
53
|Salmos 78:53|
Li kondukis ilin en sendangxereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;
-
54
|Salmos 78:54|
Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;
-
55
|Salmos 78:55|
Li forpelis antaux ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj logxigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.
-
56
|Salmos 78:56|
Sed ili incitis kaj cxagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn legxojn ili ne observis;
-
57
|Salmos 78:57|
Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko;
-
58
|Salmos 78:58|
Ili kolerigis Lin per siaj altajxoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
-
59
|Salmos 78:59|
Dio auxdis kaj flamigxis, Kaj forte ekindignis kontraux Izrael;
-
60
|Salmos 78:60|
Li forlasis Sian logxejon en SXilo, La tendon, en kiu Li logxis inter la homoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24