-
Leer por capítulos:
78-
Esperanto
-
-
41
|Salmos 78:41|
Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.
-
42
|Salmos 78:42|
Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,
-
43
|Salmos 78:43|
Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;
-
44
|Salmos 78:44|
Kiam Li sxangxis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.
-
45
|Salmos 78:45|
Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin mangxis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;
-
46
|Salmos 78:46|
Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;
-
47
|Salmos 78:47|
Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;
-
48
|Salmos 78:48|
Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn pasxtatarojn al fulmo;
-
49
|Salmos 78:49|
Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Tacxmenton da malbonaj angxeloj.
-
50
|Salmos 78:50|
Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Job 22-24