-
Leer por capítulos:
147-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 147:1|
Haleluja! CXar estas bone kanti al nia Dio, CXar agrabla estas la glorkantado.
-
2
|Salmos 147:2|
La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas.
-
3
|Salmos 147:3|
Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn.
-
4
|Salmos 147:4|
Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili cxiuj Li donas nomojn.
-
5
|Salmos 147:5|
Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia sagxo estas nemezurebla.
-
6
|Salmos 147:6|
La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas gxis la tero.
-
7
|Salmos 147:7|
Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.
-
8
|Salmos 147:8|
Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.
-
9
|Salmos 147:9|
Li donas al la bruto gxian nutrajxon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
-
10
|Salmos 147:10|
Ne la forton de cxevalo Li sxatas; Ne la femuroj de homo al Li placxas:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4