-
Leer por capítulos:
53-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 53:1|
Al la hxorestro. Por mahxalato. Instruo de David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas. Ili sentauxgigxis, kaj abomenigxis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
-
2
|Salmos 53:2|
Dio el la cxielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.
-
3
|Salmos 53:3|
CXiu devojigxis, cxiuj malvirtigxis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.
-
4
|Salmos 53:4|
CXu ne prudentigxos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?
-
5
|Salmos 53:5|
Tie ili forte ektimis, kie timindajxo ne ekzistis; CXar Dio disjxetis la ostojn de tiuj, kiuj vin siegxas; Vi hontigis ilin, cxar Dio ilin forpusxis.
-
6
|Salmos 53:6|
Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5