-
Leer por capítulos:
55-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 55:1|
Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David. Auxskultu, ho Dio, mian pregxon, Kaj ne kasxu Vin de mia petego.
-
2
|Salmos 55:2|
Atentu min, kaj respondu al mi; Mi gxemas en mia malgxojo, kaj mi ploregas,
-
3
|Salmos 55:3|
Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, CXar ili preparas kontraux mi malicon Kaj kolere min malamas.
-
4
|Salmos 55:4|
Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
-
5
|Salmos 55:5|
Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
-
6
|Salmos 55:6|
Kaj mi diris:Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie eklogxus;
-
7
|Salmos 55:7|
Malproksimen mi forigxus, Mi eklogxus en dezerto. Sela.
-
8
|Salmos 55:8|
Mi rapidus al rifugxejo For de ventego kaj fulmotondro.
-
9
|Salmos 55:9|
Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; CXar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
-
10
|Salmos 55:10|
Tage kaj nokte ili cxirkauxas gxiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de gxi;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4