-
Leer por capítulos:
113-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 113:1|
Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.
-
2
|Salmos 113:2|
La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.
-
3
|Salmos 113:3|
De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.
-
4
|Salmos 113:4|
Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; Super la cxielo estas Lia gloro.
-
5
|Salmos 113:5|
Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,
-
6
|Salmos 113:6|
Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron,
-
7
|Salmos 113:7|
Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon,
-
8
|Salmos 113:8|
Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?
-
9
|Salmos 113:9|
Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4