-
Leer por capítulos:
137-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 137:1|
Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.
-
2
|Salmos 137:2|
Sur la salikoj tie Ni pendigis niajn harpojn.
-
3
|Salmos 137:3|
CXar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj gxojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.
-
4
|Salmos 137:4|
Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?
-
5
|Salmos 137:5|
Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesigxu mia dekstra mano;
-
6
|Salmos 137:6|
Algluigxu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj gxojoj.
-
7
|Salmos 137:7|
Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu gxis gxia fundamento.
-
8
|Salmos 137:8|
Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
-
9
|Salmos 137:9|
Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16