-
Leer por capítulos:
146-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 146:1|
Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon.
-
2
|Salmos 146:2|
Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.
-
3
|Salmos 146:3|
Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi.
-
4
|Salmos 146:4|
Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj.
-
5
|Salmos 146:5|
Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,
-
6
|Salmos 146:6|
Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;
-
7
|Salmos 146:7|
Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;
-
8
|Salmos 146:8|
La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;
-
9
|Salmos 146:9|
La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.
-
10
|Salmos 146:10|
La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja!
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13