-
Leer por capítulos:
39-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 39:1|
Al la hxorestro Jedutun. Psalmo de David. Mi diris:Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian busxon, kiam malpiulo staras kontraux mi.
-
2
|Salmos 39:2|
Mi estis muta kaj silenta, mi silentis ecx pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta.
-
3
|Salmos 39:3|
Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:
-
4
|Salmos 39:4|
Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la dauxro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniigxa mi estas.
-
5
|Salmos 39:5|
Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
-
6
|Salmos 39:6|
Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.
-
7
|Salmos 39:7|
Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.
-
8
|Salmos 39:8|
De cxiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min farigxi mokindajxo por sensagxulo.
-
9
|Salmos 39:9|
Mi mutigxis, mi ne malfermos mian busxon, CXar Vi tion faris.
-
10
|Salmos 39:10|
Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19