-
Leer por capítulos:
95-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 95:1|
Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo.
-
2
|Salmos 95:2|
Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.
-
3
|Salmos 95:3|
CXar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Regxo super cxiuj dioj,
-
4
|Salmos 95:4|
Kiu havas en Sia mano la profundajxojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altajxoj de la montoj;
-
5
|Salmos 95:5|
Al kiu apartenas la maro, kaj Li gxin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
-
6
|Salmos 95:6|
Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto.
-
7
|Salmos 95:7|
CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
-
8
|Salmos 95:8|
Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
-
9
|Salmos 95:9|
Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.
-
10
|Salmos 95:10|
Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 1-4