-
Leer por capítulos:
145-
Esperanto
-
-
1
|Salmos 145:1|
Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne.
-
2
|Salmos 145:2|
CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.
-
3
|Salmos 145:3|
Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
-
4
|Salmos 145:4|
Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
-
5
|Salmos 145:5|
Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
-
6
|Salmos 145:6|
La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
-
7
|Salmos 145:7|
Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.
-
8
|Salmos 145:8|
Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.
-
9
|Salmos 145:9|
La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.
-
10
|Salmos 145:10|
Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16