-
Leer por capítulos:
145-
Esperanto
-
-
11
|Salmos 145:11|
Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,
-
12
|Salmos 145:12|
Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.
-
13
|Salmos 145:13|
Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.
-
14
|Salmos 145:14|
La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn.
-
15
|Salmos 145:15|
CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo.
-
16
|Salmos 145:16|
Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan.
-
17
|Salmos 145:17|
Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj.
-
18
|Salmos 145:18|
Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere.
-
19
|Salmos 145:19|
La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin.
-
20
|Salmos 145:20|
La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 22-24